Editing
Suzumiya Haruhi:Volumo1 Antaŭparolo
Jump to navigation
Jump to search
Warning:
You are not logged in. Your IP address will be publicly visible if you make any edits. If you
log in
or
create an account
, your edits will be attributed to your username, along with other benefits.
Anti-spam check. Do
not
fill this in!
Kiam mi ĉesis kredi je Avo Frosto? Verdire, tia ridinda demando havas nenian signifon por mi. Tamen, se vi demandus, kiam mi ĉesis kredi, ke la maljunulo portanta la ruĝan vestaĵon estas Avo Frosto, do, mi povas konfide diri, „Mi neniam kredis je Avo Frosto.” Mi sciis, ke la Avo Frosto, kiu aperis en mia infanĝardena kristnaska festo estas trompisto, kaj, pensante pri ĝi, ĉiu el miaj samklasanoj havis la saman mienon de nekredemo, vidante, ke nia instruisto ŝajnigis sin Avo Frosto. Kvankam mi neniam vidis, panjon kisi Avon Froston, mi estis jam sufiĉe saĝa suspekti pri la ekzisto de maljunulo, kiu laboras nur dum kristnaska antaŭvespero. Tamen, mi ankoraŭ ne sciis, ke la eksterteruloj, tempovojaĝantoj, fantomoj, monstroj kaj telepatiuloj en tiuj efik-plenaj desegnofilmoj kun bonuloj kontraŭ malbona organizo ne efektive ekzistas. Ne, atendu, mi verŝajne ja sciis, mi nur ne volis agnoski tion. Profunde en mia koro, mi ankoraŭ volis, ke tiuj eksterteruloj, tempovojaĝantoj, fantomoj, monstroj, telepatiuloj kaj malbonaj organizoj subite aperu. Kompare kun tiu ĉi enuiga, normala vivo mia, la mondo de tiuj pavaj televidaj programoj estis multe pli ekscitaj ; Mi volis ankaŭ loĝi en tiu mondo ! Mi volis esti tiu, kiu savis la fraŭlinon forŝtelitan de eksterteruloj kaj malliberigitan en bovla fortreso. Mi volis esti tiu, kiu uzis sian kuraĝon, inteligenton kaj fidindan laserpafilon por kontraŭbatali krimulojn de la estonteco klopodantajn ŝanĝi historion je sia profito. Mi volis esti el tiuj, kiuj povis forpeli demonojn kaj monstrojn per simpla sorĉaĵo kaj kontraŭbatali mutaciintojn aŭ psikokinezulojn de malbonaj organizoj kaj havi telepatiajn batalojn ! Sed, atendu, trankviliĝu. Se mi vere estus atakita de eksterteruloj aŭ de io alia, kiel mi kontraŭbatalus ilin ? Mi eĉ ne havas iujn ajn specialajn potencojn ! Nu do, kion pri tiu ĉi : iun tagon, mistera nova studento translokiĝos al mia klaso. Sed li reale estos eksterulo aŭ estontulo, kaj havos telepatiajn potencojn. Kiam li ekbatalos kontraŭ malbonuloj, mi nur devos trovi metodon partopreni lian militon. Nur li batalos, kaj mi povos nur esti lia lakea adjunkto. Dio mia, tio ĉi estas bonega, mi estas tiel ruza! Aŭ, eble, se tio ne funkcias, kio pri tio ĉi : iun tagon, mistera potenco en mi vekiĝos, kvazaŭ psikokineza aŭ metapsikia povo. Mi malkovros, ke multaj personoj en tiu ĉi mondo havas similajn potencojn, kaj, tiam, ia metapsikia societo varbos min. Mi membriĝos al tiu ĉi organizo kaj protektos la mondon kontraŭ malbonaj mutaciintoj. Bedaŭrinde, realo estas surprize kruela... Neniu translokiĝis al mia klaso. Mi neniam vidis NIFOn. Kiam mi iris al lokoj onidire hantitaj, nenio aperis. Du horoj da intensa fiksrigardado ne movis mian krajonon eĉ unu milimetron, kaj rigardo al la kapo de samklasano ne rivelis liajn pensojn al mi. Mi ne povis ne melankoliĝi pro la normaleco de la fizikaj leĝoj. Mi ekĉesis serĉi NIFOjn kaj atenti metapsikiajn televidajn programojn, ĉar mi fine konvinkis min, ke tio estas malebla. Mi eĉ atingis punkton, kie mi nur havis nostalgion por tiuj aferoj. Post submezlernejo, mi tro maturiĝis por tiu fantazia mondo kaj iĝis ege bazita en realo. Nenio okazis en 1999, malgraŭ tio, ke mi esperis, iomete, ke io ja okazus; homoj ne reiris al la luno nek preteriris ĝin. Mi supozas, pro la aspekto de aferoj, ke mi estos delonge mortinta antaŭ oni povas aranĝi vojaĝon de Tero al Alfa Centaŭro. Kun tiaj malspritaj pensoj en mia menso, mi iĝis normala, senĝena mezlernejano. Almenaŭ, ĝis la tago, en kiu mi renkontis Suzumija Haruhi. <noinclude> {| border="1" cellpadding="5" cellspacing="0" style="margin: 1em 1em 1em 0; background: #f9f9f9; border: 1px #aaaaaa solid; padding: 0.2em; border-collapse: collapse;" |- | [[ESP_Suzumiya_Haruhi|Ĉefpaĝen]] | Iri al [[Suzumiya_Haruhi:Volumo1_Ĉapitro1|Ĉapitro 1]] |- |} </noinclude>
Summary:
Please note that all contributions to Baka-Tsuki are considered to be released under the TLG Translation Common Agreement v.0.4.1 (see
Baka-Tsuki:Copyrights
for details). If you do not want your writing to be edited mercilessly and redistributed at will, then do not submit it here.
You are also promising us that you wrote this yourself, or copied it from a public domain or similar free resource.
Do not submit copyrighted work without permission!
To protect the wiki against automated edit spam, please solve the following captcha:
Cancel
Editing help
(opens in new window)
Navigation menu
Personal tools
English
Not logged in
Talk
Contributions
Create account
Log in
Namespaces
Page
Discussion
English
Views
Read
Edit
View history
More
Search
Navigation
Charter of Guidance
Project Presentation
Recent Changes
Categories
Quick Links
About Baka-Tsuki
Getting Started
Rules & Guidelines
IRC: #Baka-Tsuki
Discord server
Annex
MAIN PROJECTS
Alternative Languages
Teaser Projects
Web Novel Projects
Audio Novel Project
Network
Forum
Facebook
Twitter
IRC: #Baka-Tsuki
Discord
Youtube
Completed Series
Baka to test to shoukanjuu
Chrome Shelled Regios
Clash of Hexennacht
Cube × Cursed × Curious
Fate/Zero
Hello, Hello and Hello
Hikaru ga Chikyuu ni Itakoro......
Kamisama no Memochou
Kamisu Reina Series
Leviathan of the Covenant
Magika no Kenshi to Basileus
Masou Gakuen HxH
Maou na Ore to Fushihime no Yubiwa
Owari no Chronicle
Seirei Tsukai no Blade Dance
Silver Cross and Draculea
A Simple Survey
Ultimate Antihero
The Zashiki Warashi of Intellectual Village
One-shots
Amaryllis in the Ice Country
(The) Circumstances Leading to Waltraute's Marriage
Gekkou
Iris on Rainy Days
Mimizuku to Yoru no Ou
Tabi ni Deyou, Horobiyuku Sekai no Hate Made
Tada, Sore Dake de Yokattan Desu
The World God Only Knows
Tosho Meikyuu
Up-to-Date (Within 1 Volume)
Heavy Object
Hyouka
I'm a High School Boy and a Bestselling Light Novel author, strangled by my female classmate who is my junior and a voice actress
The Unexplored Summon://Blood-Sign
Toaru Majutsu no Index: Genesis Testament
Regularly Updated
City Series
Kyoukai Senjou no Horizon
Visual Novels
Anniversary no Kuni no Alice
Fate/Stay Night
Tomoyo After
White Album 2
Original Light Novels
Ancient Magic Arc
Dantega
Daybreak on Hyperion
The Longing Of Shiina Ryo
Mother of Learning
The Devil's Spice
Tools
What links here
Related changes
Special pages
Page information